李季:《王贵与李香香》2-3(世界语,汉语对照)

III.EKFLIRTIS RUĜA FLAGO ĈE SIJANG’ŬAN
三 红旗插到死羊湾

Fajfil’ de l’ gerilestro siblis kaj ne haltis,
pafilon ĉiuj prenis, sur ĉevalon saltis.
队长的哨子呼呼响,
挂枪上马人人忙。

Aŭdinte ke Ŭang Guj suferas de torturo,
li tuj ordonis nokte al sav-aventuro:
听说王贵受苦刑,
半夜三更传命令:

“Ja Ŭang Guj estas nia bona kamarado,
neniel ni permesos murdon al la frato!”
“王贵是咱好同志,
再怎么也不能叫他把命送!”

Dudek ĉevalrajdantoj iris en la fronto,
post ili ruĝgvardia, junpionira rondo.
二十匹马队前边走,
赤卫军、少先队紧跟上。

Fusiloj,revolveroj,lancoj ruĝakvastaj…
Bruadis klaketante ĉevalhufoj hastaj.
马蹄落地嚓嚓响,
长枪、短枪、红樱枪。

Viglegis ĉiu vir’ kaj fortis la ĉevalo,
apenaŭ ektagiĝis, ekis la batalo.
人有精神马有劲,
麻麻亮时开了枪。

Por blanks rapo estas unu sol-radiko.
Kampuloj kaj l’ gerilo estas kor-amikoj.
白生生的蔓菁一条根,
庄户人和游击队是一条心。

Ekagis ĉiuj kune je la pafosonoj,
kun tranĉilegoj, ĉaspafiloj kaj bastonoj.
听见枪声齐下手,
菜刀、鸟枪、打狗棍;

Kunagis la internaj homoj kaj eksteraj.
Tumultis en Sijang’ŭan ribeluloj veraj.
里应外合一起干,
死羊湾闹的翻了天。

Konfuze pafoj,klukoj, bojoj timpan-tuŝis,
la gerilanoj en Sijang’ŭan sin enpuŝis.
枪声乱响鸡狗乱叫唤,
游击队打进了死羊湾。

Sinjoro Cuj la Dua dormis sur-briklite,
salte leviĝis jen de l’ pafoj surprizite.
崔二爷在炕上睡大觉,
听见枪声往起跳。

Post torturad’ de Ŭang Guj fumi li deziris,
opian pipon prenis, forte li entiris.
打罢王贵发了瘾,
大烟抽得正起劲;

Latuna opi-lampo kun ŝirmilo vitra,
arĝentumita pipo - sed nenio distra:
黄铜烟灯玻璃罩,
银镶的烟葫芦不能解心焦;

L’ edzin’ kaj kromedzinoj ĉiuj lin tedaĉis,
neniu kiel Ŝjangŝjang tiel al li plaĉis.
大小老婆两三个,
那个也没有香香好!

“La grasa ŝafaj-peco en hundbuŝon falis,
foj-foje por ŝin kapti vane mi batalis.
肥羊肉掉在狗嘴里头,
三枪两枪夺不到手。

“Ĉifoje Ŭang Guj certe perdos vivon sian,
do Ŝjangŝjang nepre falos en la manon mian.”
王贵这一回再也活不成,
小香香就成了我的人。

Dum la revado dolĉa eĉ pli ol bombono,
salivo lia fluis jam sur la mentono.
越想越甜赛沙糖,
涎水流在下巴上。

Ĉe la opia lampo li en sonĝon venis
kaj en ĉirkaŭbrakumon li Ŝjangŝjang-on tenis.
烟灯旁边做了一个梦,
把香香抱在怀当中;

La sonĝo tikle dolĉa ne longdaŭron konis,
krakanta pafobruo en ĉirkaŭo sonis.
又酸又甜好梦做不长,
“噼啪”"噼啪”枪声响。

Je la unua pafo lia sonĝo haltis,
je l’ dua pafo li de sur la lito saltis.
头一枪惊醒坐起来,
第二枪响时跳下炕。

Lakeojn vekis li por fari sindefendon:
“Tuj fermu la pordegon, grimpu sur tegmenton!
连忙叫起狗腿子:
“关着大门快上房!”

“Kie atakos ili, tuj rebatu tie,
po dek arĝent-dolarojn donos mi premie.”
“那边过来那边打,
一人赏你们十块响洋。”

Pro l’ atakant-multeco kaj pafad-intenso,
sinjoro Cuj decidon ŝanĝis en la menso.
人马多枪声稠不一样,
崔二爷心里改了主张,

Matenaj nuboj fajre tutĉiele ruĝis,
sinjoro Cuj la Dua tra l’ postpordo fuĝis.
朝霞满天似火烧,
崔二爷从后门溜跑了。

Leviĝis jen la sun’ por plena lum-ekspedo
kaj ruĝa flago flirtis de la montpiedo.
太阳出来天大亮,
红旗插在山畔上。

La brila suno ĉarmis kiel bela floro.
Gerilo kaj l’ povruloj stasis kor’ ĉe koro.
太阳出来一朵花,
游击队和咱穷汉们是一家。

Per varma rizosupo kaj vaporaj panoj,
regalon belan ĝuis niaj gerilanoj.
滚滚米汤热腾腾的馍,
招待咱游击队好吃喝。

Malligis ili tuj Ŭang Guj-on en savado,
ruĝiĝis l’ okulrand’ de ĉiu kamarado.
救下王贵松开了绳,
同志们个个眼圈红。

Jam la konscion perdis Ŭang Guj pro doloro.
“Karulo!” vokis Ŝjangŝjang en maldolĉa ploro.
把王贵痛的直昏过,
香香哭着叫哥哥:

“Se vi pereus, ankaŭ mi ne povus vivi,
malfermu la okulojn por min ree vidi!”
“你要死了我也不得活,
睁一睁眼睛看一看我!”


Technorati :

Posted on 3rd 七月 2008
Under: 陕北文化 | No Comments »

李季:《王贵与李香香》2-2(世界语,汉语对照)

11. ĈU LEVUS SIN LA SUNO EL LA OKCIDENTO ?
二、太阳会从西边出来吗?

Leporoj fuĝas foren, se ĉasatas vulpoj.
Pri la revoluci’ ektimis Cuj pro l’ kulpoj.
打着了狐子兔子搬家,
听见闹革命崔二爷心害怕。

Tagnokte li maldormis, nutris la esperon:
per sola muro bari la Flavan Riveron.
白天夜晚不瞌睡,
一垛墙想堵黄河水。

Li ŝtele informserĉis por akir’ de scio
pri ĉies partopreno al la Kompartio.
明里查来暗里访,
打听谁个随了共产党。

Aŭdinte ke Ŭang Guj kaŝ-agas en ribelo,
sinjoro Cuj la Dua flamis de kolero.
听说王贵暗里闹革命,
崔二爷头上冒火星!

Post paŝt’ apenaŭ Ŭang Guj venis en la pordon,
du kanabŝnuroj lige faris al li mordon.
放羊回来刚进门,
两条麻绳来横着绑,

La ŝnuroj vertikale kaj transverse iris,
pendige oni Ŭang Guj-n jen sur trabon tiris.
顺着捆来横着绑,
五花大绑吊在二梁上。

Kunveni devis ĉiu vilaĝan’ ĉe tio,
ke ili vidu l’ sekvon de revolucio!
全庄的男女都叫上,
都来看闹革命的啥下场!

Rompiĝis du bastonoj de fortega bato;
li svenis; reviviĝis per akvo-verŝado.
连着打断了两根红柳棍,
昏死过去又拿凉水喷。

Sezam-oleaj lampoj brilis radi-gute.
La vestojn de Ŭang Guj demetis oni tute.
麻油点灯灯花亮,
王贵浑身扒了个光。

Kun membroj kunligitaj dorsen en sufero,
li pozis kiel anas’ naĝanta en rivero.
两根麻绳捆着胳膊腿,
捆成个鸭子倒浮水。

Sur lia korp’,vizaĝo sangaj rojoj fluis,
la sulkoj de l’ ŝirvundoj ja animon skuis.
满脸浑身血道道,
皮破肉烂不忍瞧。

Sinjoro Cuj la Dua en koler’ barbaris:
post diu skurĝofrapo li demandon faris:
崔二爷来气凶凶,
打一皮鞭问一声:

“Bufaĉo eĉ deziras belan cignon manĝi!
Ĉu vi, malriĉulaĉoj,povus mondon ŝanĝi?
“癞虾蟆想吃天鹅肉,
穷鬼们还能闹成个大事情?

“Urinu por rigardi spegulbildon cian,
vi musoj povus fari ion eĉ magian!?
“撒泡尿来照照你的影,
贼眉鼠眼还会成了精!

“Ĉu flirtus neĝ’ juke en la firmamento?
Ĉu levus sin la suno el la okcidento?”
“五黄六月会飘雪花?
太阳会从西边出来吗?”

“Ne arogantu hund’ maljuna kun kuraĝo,
en ŝtormo estingiĝos ci, olelampaĉo!
“老狗你不要耍威风,
大风要吹灭你这盏破油灯!

“Ne gravas se min solan trafos vivofero,
min sekvos milion’ da fratoj de mizero!”
“我一个死了不要紧,
千万个穷汉后面跟!

“Ne fanfaronu, Ŭang Guj, per galimatio,
ja apartenas ni al sama familio.
“王贵你不要说大话,
说来说去咱们是一家。”

“Neniam mi mistraktis vin, por verodiro,
simia bubo vi fariĝis juna viro.
“姓崔的没有亏待过你,
猴娃娃养成大后生。

“Riveron transirinte vi detruas ponton,
vi kun kreskintaj plumoj perdis dank-volonton.
过罢河来你拆了桥,
翅膀硬了你忘了恩。

“Ĉevalo sendifekta eĉ fariĝus drako.
Kredeble vi ekstumblis de sur prudent-trako,
“马无毛病成了龙,
该是你一时糊涂没想通?

“ja disipul’ kun pent’ valoras pli ol oro,
buĉglavon formetinte budhos vi kun gloro.
“浪子回头金不换,
放下杀猪刀成神仙。

“Multnombrajn misojn, kulpojn viajn mi pardonas;
la junaj eraremas, tion mi ja konas.”
“千错万错我不怪你,
年轻人没把握我知道哩。”

“Testud’*maljuna, ĉesu en la serenado,
ne povas vi min trompi per miel’ post bato.
“老王八你不要灌米汤,
又软又硬我不上你的当。

“Vi, la plej maldankema estas mondoskale,
bat-murdis mian patron, uzas min ĉevale.
“世上没良心的就数你,
打死我亲大把我当牲畜;

“Tutjare mi laboris pene en sufero,
vi por jarkvin’ ne pagis eĉ per duon-monero.
“苦死苦活一年到头干,
整整五年没见你半个钱;

“En nokta horo kiam brutoj fojnon maĉis,
jam veki min el dorm’ hundaĉo ci bojaĉis.
“五更半夜牲口正吃草,
老狗你就把我吼叫起来了;

“Nek vestojn nek litaĵon vi sufiĉe donis,
nur du ŝaffelojn mi por la jarkvin’ disponis.
“没有衣裳没有被,
五年穿你两件老羊皮;

“Vi ĝuas blankan rizon kaj tritikan manĝon,
milia kaĉ’ por mi signifas fest-aranĝon.
你吃的大米和白面,
我吃顿黄米当过年;

“Trioble viajn vortojn garnas pikrigardoj,
el tagotri’ du tagojn trafas min skurĝadoj.
“一句话来三瞪眼,
三天两头挨皮鞭。

“Se estas vi naskito de patrin’ en vero,
ankaŭ mi dek monatojn kuŝis en utero!
“姓崔的你是娘老子养,
我王贵娘肚里也怀了十个月胎!

“Vi estas homo,same ankaŭ mi en vero,
sed kial vi min traktas kun tia kruelo!
“你是人来我也是个人,
你的心为啥这样狠!

“Mi, Ŭang Guj,kvankam povra, klaran vidon havas,
mi tute bone scias, kio vere pravas.
“我王贵虽穷心眼亮,
自已的事情有主张;

“Dank’ al revoluci’ liberon mi akiros,
alie tute certe, en inferon iros.
“闹革命成功我翻了身,
不闹革命我也活不长。

“Se pulo vivon havas, saltas ĝi senĉese.
Kun sola viv’ mi spitas morton se necese.”
“跳蚤不死一股劲地跳,
管他死活就是我这命一条;

Ĉu buĉi aŭ distranĉi, faru vi laŭ volo.
Mi bone scias ja pri via fia koro:
“你要杀要剐由你挑,
你的鬼心眼我知道:

“Post vana fortouzo vi aplikas ruzon,
ke mi perfide faru jam al vi akuzon.
“硬办法不成软办法来,
想叫我顺了你把良心坏。

“Tuj ĉesu artifiki jam en ĉi sekundo,
neniam povos vi min fari via hundo.”
“趁早收起你那鬼算盘,
想叫我当狗难上难。”

Sinjoro Cuj koleris kiel hund’ rabia,
deŝiris sian maskon kun salteg’ furia.
崔二爷气的象疯狗,
撕破了老脸一跳三尺高。

“Nutranton, blinda hund’,ci mordas, ne aŭskultas
admonon koran, sed maldanke min insultas!”
“狗咬巴屎人你不识抬举,
好话不听你还骂人哩!”

Tuj post ordono “Batu!” pluvis skurĝturmentoj.
Eltenis Ŭang Guj l’ draŝon kun grincad’ de l’ dentoj.
说个”打”字皮鞭如雨下,
痛的王贵紧咬着牙。

Ekblov’ de flava vent’,disgut’ de sabl-pulvoro.
La draŝ’ pikadis glave Ŝjangŝjang je la koro.
一阵阵黄风一阵阵沙,
香香看着心上如刀扎。

Ŝi tremis de doloro, sentis eksvenemon,
kvazaŭ la skurĝado trafus ŝian memon.
一阵阵打颤一阵阵麻,
打王贵就象打着了她!

Jen la vizag’ ruĝiĝis, jen ŝi morte palis,
pro tim’ el la okuloj larmoj ne gutfalis.
脸皮发红又发白,
眼泪珠噙住不敢滴下来;

Por savi la karulon,ŝi rimedon trovis —
tra la pordeg’ rapide ŝtele sin elŝovis.
为救亲人想的办法好,
偷偷地跑出了大门道。

Survoje Ŝjangŝjang pensis dum la rapidado:
“Ĉi-nokte lian vivon jam decidos fato.
一边走来一边想:
“王贵的命儿就在今晚上;

“Al Liŭĝjagelaŭ li viziton ofte faras
por kunvenad’.Ĉu tie la geril’ ne staras?
“他常到刘家圪塔去开会,
那里该住着游击队?

“Rapide kuru mi kaj tuj ĝin mi avertos,
alie la karulo sian vivon perdos!”
“快去快跑把信送, 迟一步亲人就难活命!”

Posted on 30th 六月 2008
Under: 陕北文化 | No Comments »

李季:《王贵与李香香》2-1(世界语,汉语对照)

DUA PARTO
第二部
I. REVOLUCIO
一 闹革命

En Sanbjan mankis arboj,ŝtonoj estis raraj;
tre malfacile vivis homoj la kamparaj.
三边没有树石头少,
庄户人的日子另打算。

Sen nub’ sur la ĉielo sekis tro la tero.
Ekŝanĝi L’ vojon devis oni en mizero.
天上无云地下旱,
过不了日子另打算。

De L’ gvida ŝaf’ dependas ŝafa procesio.
En Norda Ŝenŝji eke viglis Kompartio.
羊群走路靠头羊,
陕北起了共产党。

Nomata Liŭ Ĝidan*,gvidanto de L’ afero,
standardon ruĝan levis alten en L’ aero.
领头的名叫刘志丹
把红旗举到半天上。

Fajrero en pajlstak’ tuj levas incendion.
La flag’ de l’ malriĉuloj tuj revolucion.
草堆上落火星大火烧,
红旗一展穷人都红了。

Tra vast’ mil-li-a fulmis, tondris jen ĉiele.
Ruĝiĝis jen duon’ de Norda Ŝenŝji vere.
千里的雷声万里的闪,
陕北红了半个天。

Volonte bov’ purpura faras plugil-tiron.
Revolucii ĉiuj havis jam deziron.
紫红键牛自带耧
闹革命的心思人人有。

Kampuloj ĝis tagmezo, sed en la vespero
fusil-sur-ŝultre marŝis por kazern-konkero.
前半晌还是个庄稼汉,
黑夜里背枪打营盘。

Kastelon konkerinte ili disdividis
bienon, grenon, gregojn - ĉion tuj likvidis.
打开寨子分粮食,
土地牛羊分个光。

La junaj pioniroj kaj ruĝgvardianoj,
ĉiuj nur aĝaj je dek ok aŭ dek naŭ jaroj.
少先队来赤卫军,
净是些十八九的年轻人。

Rapide la virinoj marŝis kiel vento,
kun franĝe kurtaj haroj - sign’ de l’ nova sento.
女人们走路一阵风,
长头发剪成短缨缨。

Ŝveliĝ’ de supra flu’, malsupra en ŝlimbano.
Fariĝis kaŝe Ŭang Guj jam ruĝgvardiano.
上河里涨水下河里混,
王贵暗里参加了赤卫军。

Li tage paŝtis ŝafojn en la val-medio,
vespere li kunvenis por revolucio.
上河里涨水下河里混,
王贵暗里参加了赤卫军。

Post fino de l’ kunveno kriis jam la koko,
de dekkelk liojn for li kuris al hejmloko.
白天到滩里去放羊,
黑夜里开会闹革命。

Tuttage li senpaŭze paŝtis la ŝafaron
kaj nokte vighs li sen fermi l’ okulparon.
开罢会来鸡子叫,
十几里路往回跑。

Plezuris lia koro malgraŭ pen’ kaj ŝvito,
por la revolucio altis lia spirito.
白天放羊一整天,
黑夜不眨一眨眼。

Ne ĉiuj la kvin fingroj longas tutegale.
Fervoro de Ŭang Guj altegis senkompare.
身子劳碌精神好,
闹革命的心劲高又高。

Alies venĝoflam’ atingis montnivelon,
sed tiu de Ŭang Guj superis la ĉielon.
五个手指头不一般长,
王贵的仇恨比天高:

Maljunan patron lian oni batmortigis,
kaj nun por l’ amatinon rabi ekintrigis.
活活打死老父亲,
而今又要抢心上的人!

Li bove penlaboris tutan jarokvinon,
Sinjoro Cuj ne pagis al li eĉ centimon.
牛马当了整五年,
崔二爷没给过一个工钱。

Sinjoro Cuj vigligis la pens-aparaton,
konstruis ĉirkaŭmuron, varbis gardsoldatojn.
崔二爷来胡打算,
修寨子买马又招兵。

Kruelas bienuloj ĉiuj en naturo.
Sinjoro Cuj ja estis ega malbonulo!
地主豪绅个个凶,
崔二爷是个大坏蛋!

Ĉiuj terkulturistoj lin disŝiri volis,
vidinte lin la hundoj grumble tuj ekbojis.
庄户人个个想吃他的肉,
狗儿见他也哼几哼。

Proponis la amaso al la gerilestro
plej frue jam konkeri Sijang’ŭan pro l’ besto.
众人向游击队长提意见,
早早的打下死羊湾。

Malsataj manĝas fabojn sen sufiĉ-kuirado.
Decid’:la dudektria de l’ jarfin-monato.
心急等不得豆煮烂,
定下个日子腊月二十三。

La bienulon kaptu en noktmeza horo,
en Sijang’ŭan-on marŝu l’ trupo ĉe l’ aŭroro.
半夜先捉定崔二爷,
到天明大队开进死羊湾。

Post la decido viglis preparado ĉia,
ĉar tuj post morgaŭ estos jam la dudek-tria.
定下计划人忙乱,
–后天就是二十三。


Technorati :

Posted on 29th 六月 2008
Under: 陕北文化 | No Comments »

李季:《王贵与李香香》1-5(世界语,汉语对照)

V. ARĜENTAJ DU DOLAROJ

5 两块洋钱  

La subiranta suno ĉarme jen rubenis.

Por preni akvon Ŝjangŝjang al la puto venis.

太阳落山红艳艳,

香香担水上井畔。  

Sitel’ sur tro mallonga ŝnur’ en puton iris

por akv’Sin-kline Ŝjangŝjang malfacile spiris.

井里打水绳绳短,

香香弯腰气直喘。

En nigra jak’ lanŝtofa kaj saten-ŝuparo,

sinjoro Cuj la Dua venis el la valo

黑呢子马褂缎子鞋,

洼洼里来了崔二爷。

   Similis lia kapo al terpoma bulo,

pro rido liniiĝis liaj mus-okuloj

一颗脑袋象个山药蛋,

两颗鼠眼笑成一条线。

  Li flavajn dentojn montris malfermante l’ buŝon, malleve li al Ŝjangŝjang faris pinĉe tuŝon

张开嘴了见大黄牙,

顺手把香香捏了一把: 

Se ĝi tro pezas, do mi helpu vin en parto.

Ĉu decas ke vi vundu l’ manojn de brodarto?”

你提不动我来帮你提,

绣花手磨坏怎个哩?“  

Sinjoro Cuj la Dua, virte vi vin tenu.

Ĉu decas ke vi tiel per tuŝaĉ’ min ĝenu?” 

 崔二爷你守规矩,

毛手毛脚干啥哩!“  

Ne ofendiĝu mia eta belulino,

delonge mi deziras havi vin en sino.  

小娇娇你不要恼,

二爷早有心和你交。

  Mi havas blankan rizon kaj ŝafaĵan supon,

delonge mi jam volas zorgi vian jupon.  

大米干饭羊腥汤,

主意早打在你身上。

   Se vi vin ligos kun mi, povos vi laŭplaĉe

elekti manĝojn, vestojn ĉiam avantaĝe.”  

交了二爷多方便,

吃喝穿戴由你拣。“  

Indigne kaj honterne Ŝjangŝjang maltrankvilis

sitelojn vektportante hejmen ŝi ekiris.

香香又气又害羞,

担上水捅往回走。 

Sinjoro Cuj la Dua sekvis sin fripone,

arĝentajn du dolarojn prenis li elzone

崔二爷紧跟在后边,

腰里摸出来两块钱:

  Jen du arĝentmonerojn mi donacas al vi,

aĉetu floran ŝtofon por novvestojn havi.”  

二爷给你两块大白洋,

拿去扯两件花衣裳。“  

Denaske Ŝjangŝjang havis flam-temperamenton,

kaj kontraŭ la riĉulo fortan malam-senton.

香香的性子本来躁,

自幼就把有钱人恨透了。

  Unue, ke malsatis familio ŝia;

 ĉar tuta 1’ rikoltaĵ’ fariĝis rento lia

 一恨一家吃不饱,

打下的粮食交租了;

   kaj due li dungiton Ŭang Guj malfavoris,

tagnokte kiel bovo Ŭang Guj penlaboris.

二恨王贵给他揽工,

没日没夜当牲畜。

  Ruĝiĝis la knabino kiel granatfloro

Ja kiu volas ĉian monon kun fetoro!”

脸儿红似石榴花:

谁要你臭钱干什么!“  

Bubinone rifuzu blinde la favoron,

alie vi tro peze pagos vian sinjoron!” 

 死丫头你不要不识好,

惹闹了二爷你受不了!“  

Hundaĉo insultita laŭiradas murojn,

sed tamen Cuj plu volis ĉasi seksplezurojn

挨骂狗低头顺着墙根走,

崔二爷的醋瘾没有过够: 

Post rompo de la ŝnur’ sitel’ en puton falos,

eskapi min vi vane klopodadojn faros. 

 井绳断了桶掉到井里头,

终久脱不过我的手。

  Al vermiĉel’ tritika sorgon vi preferas,

anstataŭ al mi, ci al Ŭang Guj ame kveras  

放着白面你吃铪铬,

看上王贵你看不上我!

   Se Ŭang Guj estas juna, sed mizera nulo,

mi riĉas je arĝento, kvankam nejunulo.  

王贵年轻是个穷光蛋,

二爷我虽老有银钱。 

Faruno tra kribrilo en la keston venas.

La vivon de Ŭang Guj ja miaj manoj tenas.  

铜罗里筛面落面箱,

王贵的命儿在我手上。

   Obstakl’ en kamentubo, fulgo sur trabaro.

 Ricevos Ŭang Guj de mi tagojn de amaro!”

烟洞里卷烟房梁上灰,

我回去叫他小子受两天罪!
Technorati :

Posted on 29th 六月 2008
Under: 陕北文化 | No Comments »